Friday, August 22, 2008

Negativland : Thigmotactic

Albumo preskaŭ tiel stranga kiel la aliaj el la verkaro de Negativland, Thigmotactic enhavas baldaŭ iujn samplaĵojn. La albumo plenas je simplaj popmuzikaj kantoj, kontraste al la lasta albumo, No Business, kiu tute estis komponita el samplaĵoj. Precipe projekto de unu sola membro de la bando, tiu ĉi albumo laŭdire enhavas kunlaboradon inter li kaj la ceteraj membroj. Verŝajne pro tio, estas iom da sameco tra la tuta afero. Kvankam la albumo retenas la ĉarmon unikan de Negativland, ĝi pece antaŭvideblas pro ĝia simpleco. Plejparte, ĝi interesus nur ŝatantojn de la bando, kiuj preferus, ke la bando faru ion pli kiel Escape from NoiseDispepsi. Tio dirita, estas aŭskultindaj kantoj ĉi tie, sed espereble la bando kontinuas distranĉi kasedbruon inter ĉi tiaj projektoj.

No comments: