En limigita eldono de 50 kopioj, tiu ĉi KD-R de la bruestro japana Government Alpha ne ajn elrevigas. Kiam oni pensas pri japanaj brumuzikistoj, nepre oni pensas de Merzbow kaj malmulte plu. Estas tial dirinde, ke Tune of Oblivion atentindas multe pli ol iu lastatempa albumo de Merzbow. Ĉi tiu estas unu el la plej bonaj brualbumoj, kiujn mi estas aŭdinta lastatempe – ĝi nur paŭzas por emfazi la nelimigitan akrecon de la bruo mem. Plue, ĝi ne iĝas iel enuiga tra ĝia 42 miuntoj kaj tri kantoj pro ĝia ŝanĝemeco. Mi nepre kredas, ke Merzbow lernu de Government Alpha, kiel oni faras longan (sed samtempe interesan) brukanton. Se oni interesiĝas pri bruo, aŭ se oni kredas, ke ĉiu bruo sonas tro simile, tiu ĉi albumo forte rekomenditas. Oni nur esperas, ke liaj estontaj albumoj pli vaste haveblas.
Thursday, August 28, 2008
Government Alpha : Tune of Oblivion
En limigita eldono de 50 kopioj, tiu ĉi KD-R de la bruestro japana Government Alpha ne ajn elrevigas. Kiam oni pensas pri japanaj brumuzikistoj, nepre oni pensas de Merzbow kaj malmulte plu. Estas tial dirinde, ke Tune of Oblivion atentindas multe pli ol iu lastatempa albumo de Merzbow. Ĉi tiu estas unu el la plej bonaj brualbumoj, kiujn mi estas aŭdinta lastatempe – ĝi nur paŭzas por emfazi la nelimigitan akrecon de la bruo mem. Plue, ĝi ne iĝas iel enuiga tra ĝia 42 miuntoj kaj tri kantoj pro ĝia ŝanĝemeco. Mi nepre kredas, ke Merzbow lernu de Government Alpha, kiel oni faras longan (sed samtempe interesan) brukanton. Se oni interesiĝas pri bruo, aŭ se oni kredas, ke ĉiu bruo sonas tro simile, tiu ĉi albumo forte rekomenditas. Oni nur esperas, ke liaj estontaj albumoj pli vaste haveblas.
Sunday, August 24, 2008
Ida : Lovers Prayers
Komence, mi kredis, ke tiu ĉi albumo estis nur unu el la verkaro de Ida. La tuta afero belas tielmaniere, ke unike estas de Ida, sed, ĉu tio sufiĉas? Post aŭskulti la albumon multfoje, mi konscias, ke la albumo estas pli ol nur malgravaĵo. Ida havas specifan sonon tiel, ke siaj albumoj ofte similas kiam oni ilin aŭskultas unuafoje. Nekonate al la aŭskultanto ĉiutaga, la bando ete evoluigas sian sonon inter ĉiu albumo. Pro tio, Lovers Prayers ne ŝajnas diri multon komence. Ripetaŭskulte, oni malkovras, ke ĝi nur estas registraĵo pli subtila ol la lasta, Heart Like a River; pli mallaŭte, pli mole, sed atingante similajn pintojn per aliaj rimedoj.
Friday, August 22, 2008
Negativland : Thigmotactic
Albumo preskaŭ tiel stranga kiel la aliaj el la verkaro de Negativland, Thigmotactic enhavas baldaŭ iujn samplaĵojn. La albumo plenas je simplaj popmuzikaj kantoj, kontraste al la lasta albumo, No Business, kiu tute estis komponita el samplaĵoj. Precipe projekto de unu sola membro de la bando, tiu ĉi albumo laŭdire enhavas kunlaboradon inter li kaj la ceteraj membroj. Verŝajne pro tio, estas iom da sameco tra la tuta afero. Kvankam la albumo retenas la ĉarmon unikan de Negativland, ĝi pece antaŭvideblas pro ĝia simpleco. Plejparte, ĝi interesus nur ŝatantojn de la bando, kiuj preferus, ke la bando faru ion pli kiel Escape from Noise aŭ Dispepsi. Tio dirita, estas aŭskultindaj kantoj ĉi tie, sed espereble la bando kontinuas distranĉi kasedbruon inter ĉi tiaj projektoj.
Monday, August 18, 2008
Birchville Cat Motel : Four Freckle Constellation
Kun Four Freckle Constellation, ŝajnas, ke Birchville Cat Motel finfine trovas bonan mezpunkton inter bruo kaj tradicia muziko. Eĉ kun albumoj kiel Our Love Will Destroy the World, kiuj suferis pro malbona mikso de tiuj, evidentis, ke Birchville Cat Motel faris ion malsaman. Mi volis multe ŝati la verkojn, sed mi ne vere povis pro tio. Nu, ĉi tie, facilas aprezi tion, kion la artisto faras. La albumo sukcesas inter multe da ĝenroj, ofte samtempe. Oni povas rimarki erojn ambientajn, bruecajn, kaj dronecajn en la ses kantoj ĉi tie. Kelkaj kantoj havas ritmon, sed aliaj forte gvidatas per nur la gitaroj kaj bruo. Four Freckle Constellation servus kiel bona enkonduko al Birchville Cat Motel, kaj laŭpense lia unika formulo nur estos pliboniĝanta.
Sunday, August 17, 2008
Venetian Snares : Detrimentalist
Kontraste al liaj lastaj aperigaĵoj, krom eble Pink + Green, ĉi tiu albumo de Venetian Snares pli similas ol la noktklubeca muziko de la pli fruaj periodoj de lia kariero. Ĉi tie ne estas kordinstrumentoj (krom mallonge en “Miss Balaton”), kaj estas malpli da melodio. La ritmoj kaj samplaĵoj propulsas la dek kantojn, kaj ili memorigas pri kelkaj kantoj de la albumoj de Venetian Snares inter 2001 kaj 2002. La enhavo ne multe flankiĝas de la precipa formulo, sed mi ne pensas, ke tio estas problemo kun ĉi tiu albumo. La albumo sukcese faras ion malsaman rilate al la verkaro de Venetian Snares, kaj oni nepre povas aŭskulti ĝin de tempo al tempo. Oni nur esperas, ke li ekspansias la formulon antaŭ sia sekva albumo.
Sunday, August 10, 2008
Autechre : Quaristice
Dum la lasta albumo havis ok kantojn, ĉi tiu havas dudek, kaj la kantoj ĉi tie pli ŝajnas, kiel flekseblaj ideoj ol kantoj. Malbonŝance, kelke da tiuj ideoj tro dependas de la kutima, propra estetiko de la bando. Pro tio, estas ĉi tie kelkaj kantoj forgesindaj. Eble la plej grava eraro estis aperigi pli ol tri horojn da alternaj versioj de la kantoj albumaj; nun ekzistas pli ol horo kaj duono da versioj de la kanto “Perlence”. Malgraŭ tiuj plendoj, mi pensas, ke la albumo estas sufiĉe bona afero sole. Quaristice estas malpli fokusita ol la lasta albumo de Autechre, sed pro tio ĝi sukcesas maniere, esplorante multe da stiloj, kelkajn el tiuj oni ne estas aŭdinta ekde Amber en 1994. Havante kaj bonegajn sekciojn kaj malbonajn sekciojn, ĉi tiu albumo almenaŭ aŭskultindas por ŝatantoj de Autechre aŭ ĝenerale de elektronikmuziko (ĉar ĉiuj ni scias, ke Autechre ankoraŭ estas pli interesa ol la plejmulto de elektronikmuzikistoj), sed la alternaj versioj ne tiel bezonatas.
Off Minor : Some Blood
Ŝajne densigante sian sonon kaj mesaĝon kun ĉiu registraĵo, kiun ili aperigas, Off Minor finfine revenas kun Some Blood, sia unua albumo dum kvar jaroj, kaj maniere sia fina albumo. Kvankam la registraĵo malbonŝance daŭras baldaŭ 20 minutojn, ĝi estas almenaŭ la plej bona registraĵo de la bando krom ĝia bonega Innominate de 2004. Kelkmaniere, Some Blood estas eĉ pli bona: la bando estas kvazaŭ pliboniganta kaj plimallongiganta siajn albumojn per sia intensa fokuso; sia vigleco neniam estis koncizigita ĉi tiel antaŭ. Kvankam oni povas plendi pri la malmulteco de muziko ĉi tie, la ago malfaciliĝas kiam la muziko estas tiel bona. Oni esperas, ke ĝi ne vere estas la fina albumo de ĉi tiu grupo.
Tuesday, August 5, 2008
Sun Kil Moon : April
Kvazaŭ retrospektivo de lia kariero, April eble estas la plej bona albumo, kiun disponigis jam Mark Kozelek. Antaŭe ĉefmembro de la malrapidkora grupo Red House Painters, li estas partoprenanto en preskaŭ dudek jaroj da muzikaj projektoj. Nun, li estas matura, kaj ĉi tiu albumo ŝajne servas kiel ilo por rakonti siaj mondaj travivaĵoj; malgraŭ ĉio, Kozelek plej sukcesas kiam li skribas kantojn, kiuj tre personalas. La albumo ne urĝiĝas; la kantoj evoluas malrapide, esplorante temojn kaj stilojn muzikajn, sed neniam forlasante la precipan sonon nek ideon. Ĉi tiu albumo enhavas ĉion, kio reprezentas je Mark Kozelek, sed ĉi tiu estas lia albumo plej humila kaj kortuŝa; sole per sperto povas oni fari albumon ĉi tiel.
Sunday, August 3, 2008
Daïtro / Sed Non Satiata : Splita Registraĵo
Unue, kiam mi aŭdis, ke ĉi tiuj du bandoj kreis novan albumon kune, mi ĝojis ĉar mi pensis, ke la du jam ĉesis registri novan muzikon. (Ĉiuj ni scias, ke bandoj, kiuj ludas emocihardkoron ne daŭras.) Due, kiam mi aŭskultis la efektivan registraĵon, mi ne ĝin povis kredi. Per ĉi tiu registraĵo, kaj Daïtro kaj Sed Non Satiata aperigas kelke da sia muziko plej forta. Nu, Francujo koniĝas pro sia emocihardkoro tre bona, sed la nivelo de konstanteco ĉi tie min mirigas. Se oni interesiĝas iel ajn per emocihardkoro, ĉi tiu albumo bezonatas.
Sonic Youth / Mats Gustafsson / Merzbow : SYR 8: Andre sider af Sonic Youth
Sonic Youth kaj Merzbow finfine ludas kune je SYR 8: Andre sider af Sonic Youth. Kiel tradicie kun ĉi tiu serio de registroj, la titoloj estas alilingve anstataŭ la denaska angla de Sonic Youth; ĉi-foje, ili estas dane. Kune kun Mats Gustafsson, kiun mi ne konis antaŭ mi aŭskultis ĉi tion, la muzikistoj ĉiuj prezentas tre bonajn spektaklojn. Ili konvene kaj inteligente improvizas, kaj aŭskulti ĝin estas ĝojiganta afero. Andre sider af Sonic Youth estas 58-minuta, senhalta kompozicio prenita el spektaklo ĉe la Roskilde Festivalo, io pri kio mi dankemas; studia registro ne plene kaptus tion, kion ĉi tiuj muzikistoj faras plej bone.
Subscribe to:
Posts (Atom)