Tuesday, October 14, 2008

All Girl Summer Fun Band : Looking Into It

Tiu ĉi albumo estas logika progreso post kvinjara paŭzo kaj la foriro de unu membro. La muziko venas el la sama muldilo kiel la aliaj albumoj duondekjaro pli frue, kaj kompreneble tiel. Ili provas ĉi tie reprodukti la sonon kaj la senton de siaj pli fruaj regristaĵoj. Malgraŭ tio, la albumo sonas malsame. La bando konstatas, ke kvin jaroj estas pasintaj, kaj tiu ĉi fakto manifestas sin en la muziko. La grupo estas tute kreskinta ĉi tie, kaj ili provas rekapti sian perdintan tempon. Ŝajne, ili sukcesis. La nova albumo rigardas la pasintecon tiom, kiom ĝi rigardas la estontecon, kaj sekve venas la titulo, kiu anglalingve volas diri “rigardante ĝin”. Eble Looking Into It ne estas tiel strikta kiel 2, sed ĝi estas aro de bonegaj popkantoj malgraŭe.

Thursday, October 9, 2008

An Albatross : The An Albatross Family Album

Mi supozas, ke la bando ne povis farinta ion pli interesan kun ilia nuna sono. La lasta albumo, ilia unua, estis bona kaj interesa afero ĉar la bando ekde tiam nur estis apreriginta du tre mallongajn registaĵojn. Malbonŝance, ne estas multe da variaĵoj, kiujn oni povas fari kun la sono de tiu ĉi bando. Kiel aliaj bandoj, kiuj havas tre specifiajn sonojn per kiuj ili difinas ilin mem, ekzemple Beirut kaj The Dresden Dolls, ilia stilo ne ŝanĝiĝis multe ekde la unua albumo al la dua. Pro tio, la albumo mem estas iom malinteresa afero, kiu ŝajnas esti ia vario de la sono de la bando. Malbonŝance, tiu ĉi ne eĉ estas tiel bona, kiel la unua albumo, kiu eble ŝajnis esti indikaĵo de progreso. Mi ne diros, ke la bando ĉesu fari muzikon, sed tiu ĉi albumo min mirigas, ĉu ili faros iun muzikon interesan estontece.

Monday, September 22, 2008

Squarepusher : Just a Souvenir

Ho, ve. Ekde la bonega Ultravisitor de 2004, Squarepusher kontinue profundigas tiun ĉi truon en kiu li estas. La albumoj estas tre poluritaj, kaj tamen tio ĉi mem ne estas malbona, ili ne reprezentas ion ajn el lia pli frua verkaro. Hello Everything almenaŭ bonis kelkmaniere, sed tiu ĉi albumo estas preskaŭ neaŭskultebla. Tom Jenkinson ankoraŭ estas tre bona muzikisto, kiu ludas tre bone basgitaron kaj drumon (kaj supozeble, gitaron ankaŭ), sed eble tio estas kial la albumo tiel frustras. Oni povas aŭdi ekzemplojn de lia sperteco ĉi tie, sed la produktado kaj la sentaŭga ĝenroŝanĝado fuŝas la albumon ege. Krome, nur ĉar Jenkinson estas sperta muzikisto ne certigas, ke liaj albumoj estos bone skribitaj ankaŭ -- tio nur signifas, ke la muziko estos bone ludita. Krom malmultaj momentoj inspiritaj, mi almenaŭ ne povas aŭskulti tion ĉi; mi jam ne povas kredi, ke Squarepusher estas perdinta lian kapablecon fari muzikon specialan.

Thursday, September 18, 2008

Jandek : Glasgow Sunday 2005

Eble la nura muzikisto, kiu povas aperigi ĉiujn el siaj koncertoj KD-e, Jandek estas kameleono koncerte. Dum kelkaj koncertoj ŝajnas esti etendaĵoj de lia verkaro studia, kelkaj aliaj tute malsamas. Tiu ĉi estas unu el la malsamaĵoj. Rezoneble, ni lin aŭdas paroli unuafoje je Glasgow Sunday 2005. Veras, ke li faris tri albumojn sen muzika akomponado je la komenco de la jardeko, sed je tiuj albumoj, li ŝajnis kanti la kantojn tiamaniere, ke la kantis je liaj aliaj albumoj. Ĉi tie, estas granda rakonto unuakante, preskaŭ tute parolitan, alterne kun kaj sen muziko. Reaperas ĉi tie la harmoniko el kelke da liaj pasintaj verkoj. Je la dua kaj fina kanto, Jandek nek parolas nek kantas; li ludas drumon, kaj estas virina kantado unuafoje ekde la komenco de la naŭdekaj jaroj, kune kun la unika improvizado de koncertoj de Jandek. Ŝajne, la albumo interesas eĉ por tiuj, kiuj ne estas ŝatantoj de lia kutima muziko. Post kvindek kvar albumoj tra tri jardekoj, Jandek ankoraŭ sperte povas produkti kaj ekzekuti novajn ideojn.

Wednesday, September 17, 2008

Boduf Songs : How Shadows Chase the Balance

Mat Sweet el Boduf Songs estas genio. Li komencis kun sia albumo Boduf Songs, apenaŭa kolekto de popolmuzikaj kantoj laŭ la stilo de Nick Drake, daŭranta malpli ol tridek minutoj. La proksima albumo, Lion Devours the Sun, li kontinuis evolui tiun ĉi stilon, kaj vaste uzadis simplajn akordstrukturojn, sed samtempe sukcese faris belegan aron da kantoj. Nun, li estas atinginta novan mejloŝtonon kun How Shadows Chase the Balance; malrapide, sed nenegeble, li estas progresanta kun ĉiu albumo. Plej interesas, ke ĉiu albumo estas bonega afero, kaj ĉiu malsamas ete. Ete, sed sufiĉe. Ĉi tie, li evoluas plu sian kantskribadon diversmaniere, aldonante pliajn instrumentojn (eĉ drumon) kaj pliajn harmoniojn al siaj kantoj. Tio ĉi ilin donas aspekton pli ofte trovata en popmuziko, sed samtempe bele konformante al la stilo de muziko, kiun faras Boduf Songs je tutaj el liaj albumoj. Iĝas pli kaj pli malfacile kompari lin al aliaj muzikistoj, kaj tio multe ekscitas en tiu ĉi mondo de maloriginaleco.

Monday, September 1, 2008

Merzbow : Eucalypse

Kiel aliaj albumoj de Merzbow, ĉi tiu estas tre densa kaj kompleksa afero; nepre mi rekomendas, ke oni aŭskultas per kapaŭskultiloj. Multe da fontoj estas uzitaj por provizi ion vere malagrablan por la aŭskultanto. Diversaj tavoloj da varispeca bruo komponiĝas la kvin partoj de tiu ĉi verko, kiu evidente protestas kontraŭ la senarbigo en Aŭstralio. Kompreneble. Iel, ne gravas multe, ĉu la muziko ne vere spegulas la mesaĝon. Ĝi pece tro longas, kaj ĝi similas al la aliaj eroj de la verkaro de Merzbow, sed, ĉu ĉi tiuj povas ankoraŭ vere esti kritikoj pri unu el liaj verkoj? Se oni tre ŝatas je Merzbow, tiu ĉi albumo bonegas pro ĝia bela pakumo ligna kun ĝiaj gravaj mesaĝo kaj informo, kaj se la plej frenezaj ŝatantoj de Merzbow volonte pagus 500 usonajn dolarojn por Merzbox, oni nepre ĝuste povus dedukti, ke aliaj, rezoneble pli raciaj, pagus proksimume 30 dolarojn por Eucalypse.

Thursday, August 28, 2008

Government Alpha : Tune of Oblivion

En limigita eldono de 50 kopioj, tiu ĉi KD-R de la bruestro japana Government Alpha ne ajn elrevigas. Kiam oni pensas pri japanaj brumuzikistoj, nepre oni pensas de Merzbow kaj malmulte plu. Estas tial dirinde, ke Tune of Oblivion atentindas multe pli ol iu lastatempa albumo de Merzbow. Ĉi tiu estas unu el la plej bonaj brualbumoj, kiujn mi estas aŭdinta lastatempe – ĝi nur paŭzas por emfazi la nelimigitan akrecon de la bruo mem. Plue, ĝi ne iĝas iel enuiga tra ĝia 42 miuntoj kaj tri kantoj pro ĝia ŝanĝemeco. Mi nepre kredas, ke Merzbow lernu de Government Alpha, kiel oni faras longan (sed samtempe interesan) brukanton. Se oni interesiĝas pri bruo, aŭ se oni kredas, ke ĉiu bruo sonas tro simile, tiu ĉi albumo forte rekomenditas. Oni nur esperas, ke liaj estontaj albumoj pli vaste haveblas.