Ĵus mi decidis provi relerni ĉi tiun belan lingvon, kiun mi stulte forgesis. Ĉi tie, mi pensas, ke mi dokumentos mian progreson. Se iu el vi parolas la lingvon kaj rimarkas, ke mi eraras iel, bonvolu ne heziti korekti min. Mi pensas, ke mi legos ofte la PMEG-on por, ke mi povas relerni la reguletojn, kiujn mi forgesis.
Antaŭ tri jaroj, mi eklernis ĉi tiun lingvon. Mi povis paroli ĝin iom bone ĝis aprilo 2007, kiam mi decidis ne plu paroli nek praktiki la lingvon. Mi lernis (kaj ankoraŭ lernas) la hispanan kaj la francan lerneje, kaj mi decidis, ke mia studo de ĉi tiu lingvo estis kompare malgrava. Mi ankaŭ supozas, ke min ekĉagrenis tiuj leteroj de ELNA, kiuj min petis, ke mi donu monon al ili. Dum mi ne pensas, ke mi pagos centojn da dolaroj por aliĝi al ELNA, min denove interesas la lernado de la lingvo.
Mi ne certas kiel ofte mi afiŝos ion ĉi tie, sed mi esperas, ke la konservado de ĉi tiu blogo min helpos plibonigi mian lertecon de la lingvo iel ajn.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment